Francisco Salzillo

Francisco Salzillo
Persona informo
Naskiĝo 12-an de majo 1707 (1707-05-12)
en Murcio
Morto 2-an de marto 1783 (1783-03-02) (75-jaraĝa)
en Murcio
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo skulptisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Francisco SALZILLO y Alcaraz (Murcio, 12a de Majo 1707 - samloke, 2a de Marto 1783) estis hispana baroka skulptisto, konsiderata kiel unu el plej gravaj imagistoj de la 18-a jarcento en Hispanio kaj unu de la plej bonkvalitaj de la Baroko. Salzillo dediĉis sin nur al la religia temaro kaj sukcesis transmiti al sia stilo la ŝanĝojn kiuj okazis dum la 18-a jarcento, kio rezultis en skulptarto transira al rokoko kaj al novklasikismo,[1] same kiel en diversaj ŝanĝoj kiuj okazis en la ateliero kiun li heredis de sia patro, la same skulptisto kaj imagisto Nicolás Salzillo.

Virgulino de la Lakto, Muzeo de la Katedralo de Murcio.

Lia vivo okazis tute en Murcio. Nuntempe estas tie muzeo dediĉita al sia verkaro, nome la Muzeo Salzillo, kiu estas hejmo de kelkaj el liaj plej karakteraj verkoj, kiel kripo aŭ la ok imagoj kiuj procesias la Sanktan Vendredon en la procesio nomita de los Salzillos.

  1. Salzillo sigue dando la 'talla'. El escultor de los pasos y los ángeles XL Semanal, Numero: 966. De 30a de Aprilo ĝis 6a de Majo 2006

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy